Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Bodrogkeresztúr)
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Bodrogkeresztúr
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bodrogkeresztúr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Sárospatak |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Tokaj |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas eklezia historia monumento en vilaĝo Bodrogkeresztúr (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la lokaj loĝantoj en tiu loko kirko estis konstruita supozeble ĉirkaŭ 1220. Poste ĝi estis trakonstruita laŭ gotiko inter 1481 kaj 1520, tiam konstruiĝis la turo. En 1548 la loĝantoj iĝis kalvinanoj, la katolika grupo refondiĝis en 1711. Intertempe en 1567 la turkoj okupis la vilaĝon. Tiutempe incendioj okazis en la preĝejo en 1566, 1785 kaj 1863. Renovigaj laboroj okazis en 1733 kaj 1896. la moŝta kapelo estis konstruita en 1896. La turo estis rekonstruita en 1746. La orgeno estis farita en 1896. En 2017 plena arkeologia esploro okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola, la fasado estas malsimetria. Meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en plurlatera absido. La navo kaj la absido havas apogpilierojn. La internaj instalaĵoj estas barokaj.
Kermeso okazas en la 14-an de septembro.